Internacia signala kodaro

Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search